ааааааааааааааааааа
ааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааааа MOSKVO kaj MOSKVA
Verkis Vladimir Lebedev en 2001 kaj modernigis en 2003
Antaŭparolo
ааа Mi estas aborigena moskvano naskita ĉi tie en 1947. Esperanton mi
ellernis memstare en 1985 kaj prefere uzas ĝin por epistolaj kontaktoj kun
gesamideanoj. Laŭ profesio mi estas konstruisto.
ааа Miaj solidaj aĝo kaj esperanta sperto postulas de mi restigi
pli-malpli rimarkindan postsignon en nian belan Esperantujon laŭ miaj modestaj
kapabloj.
ааа Miaopinie konatiĝo kun diversaj landoj, lingvoj kaj popoloj estas plej grava kaj interesa celo de ĉiu esperantisto. Pro tio aperis mia ideo verki eseon pri Moskvo kaj Moskva espereble, ke ĝi pli larĝe malkovros okulojn de leganto interesiĝanta pri Rusio kaj rusoj.
ааа Efektive la titolo aspektas iom strange, ja videblas la samradikaj substantivo kaj adjektivo, sed ĉi tie temas pri du malsamaj objektoj situantaj unuloke: Moskvo estas ĉefurbo de Rusio kaj Moskva estas la rivero. Mi ĝin elektis el la aliaj laŭ kvar kaŭzoj: 1. montri rektan transskribon (MoskvA) de nomo de l`urbo kaj de la rivero, ĉar ofte finaĵo "o" misformadas originajn vortojn kaj malhelpas al alilanduloj kapti ĝiajn veran sencon kaj korektan prononcon; 2. montri rusan ĝustan akcenton falantan sur lastan literon "A"; 3. ankoraŭfoje argumenti avantaĝojn de Esperanto sole eniginta la literon "V" en sian vortaron, ja ceteraj tradukoj de la nomoj en la anglan "Moscow", la francan "Moscou", la italan "Mosca", la germanan "Moskau" ĝenerale perdis ĉi tiun literon; 4. samkiel ĉiu verkisto mi provas per unika titolo allogi atenton de eventualaj legontoj!
ааа Mi ne estas certa pri tio, ke la priskribata temo jam estas eldonita
en Esperanto alivorte kaj tamen mi esperas, ke mia unua plumprovo estos
bona kaj utila scifonto por ĉiu interesiĝonto, kies opinio pri ĝi estos kun
danko akceptita de l`aŭtoro.
а
а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а а
1. Enkonduko
ааа Laŭ konstitucio de Rusia Federacio nur du urbegoj: Moskvo kaj Sankta
Peterburgo havas samajn rajtojn de ceteraj 87 subjektoj (respublikoj, provincoj
kaj aliaj vastaj regionoj), per kio oni tielmaniere substrekas ties nuntempajn
gravecojn kaj historie eminentajn rolojn en vivo de l`lando. Formale Moskvo
iĝis lastfoje ĉefurbo de Rusio en 1991, kvankam ĝis tiam longatempe ĝi estis
ĉefurbo de Sovetunio.
ааа En Moskvo funkcias ĉiuj plej gravaj administrejoj inkluzive Kremlon - sidejon de Rusia prezidanto. Ĝi estas plej granda industria,
scienca, kleriga, financa kaj kultura centro de l`lando.
ааа Ĝi situas en eŭropa parto de Rusio ĉe bordoj de rivero Moskva
fluanta al Oka, kiu siavice fluas al Volga rivero.
ааа Areo de la urbo kalkulas ĉirkaŭ 1000 kv.km kaj estas limigita
ĉefe per Ringa Aŭtomobila Vojego rekonstruita antaŭnelonge.
ааа Administre subordiĝas al Moskvo urbeto Zelenogrado (Verda
urbo) situanta 30 km for kaj do kune ties loĝantaro en 1999 kalkulis 8,5
milionojn da rezidantoj, el kiuj 55% estis virinoj. En Moskvo loĝas reprezentantoj
de 130 nacioj, ĉefe rusoj.
ааа Moskvo estas grava fervojkruciĝejo kaj fakte haveno de kvin maroj
ĉirkaŭigantaj eŭropan Rusion, dank`al artefaritaj navigeblaj kanalegoj kaj
riveroj.
ааа Klimato en Moskvo estas modera, kontinenta. Vintra sezono kutime
komencas novembre kaj finiĝas marte. Absoluta minimuma temperaturo estis
registrita en la jaro 1942: tiam okazis 42C sub nulo. Somera ordinara temperaturo
estas 22C super nulo, kvankam iufoje ĝi atingas pli ol 34C.
ааа Moskva areo situas super abunda subtera akva baseno, kiu antaŭe
liveris al loka loĝantaro dolĉan, bongustan kaj eĉ sanigan akvon.
ааа Reliefo de l`urbo ne estas ebena, plej alta punkto atingas ĉ.
200 m super marnivelo. Ĝin formis multaj riveroj kaj riveretoj fluantaj
ĉi tie (nuntempe plimulto de tiuj estas entubigitaj) inter sep plej altaj
montetoj.
ааа Ĉefa akva arterio estas Moskva rivero kaj ĝia riverbranĉo
Jaŭza kunligintaj apud Kremlo. Antaŭe en Moskvo okazis pluraj inundoj
kaj do por likvidi ties negativajn rezultojn oni fosis grandan kanalon
kaj faris ĉ. 300 lagetojn.
ааа Ĉiam moskvan areon plenigis arbaroj ĉefe pinglaj (abio, pino
k.a.). En 2000 en Moskvo oni kalkulis 10 mil. hektarojn kovritajn per arbaroj,
pleje aranĝitaj kiel parkoj.
ааа Oportuna por travivado teritorio allogis ĉi tien ne sole homojn,
sed ankaŭ animalojn, birdojn k.a., kiuj mem iĝis objektoj por abunda ĉasado.
Ĝis nun grandaj partoj de la urbo konservas bonajn rememorojn pri tiama
tempo en siaj nomoj: Alka insulo, Falko, Ĉasbazaro ktp.
ааа 2. Fondo de l`fortikaĵo
ааа Ekzistas tri ĉefaj versioj de nomorigino kaj interpreto de l`vorto
-MOSKVA. La unua, plej ofte uzata diras, ke ĉi-loko ĉiam estis malseka kaj
do niaj praŭloj per sia antikva lingvo nomis ĝin tiel. La dua supozas, ke
la vortradiko venis el lingvo de iu nerusa popolo kaj signifas ursino. La
tria estas simila al la dua versio, sed signifo estas malsama - bova vadejo.
ааа Plurfoje oni pruvis, ke jam dum neolita epoko ĉi tie estis loĝejoj
de ĉasistoj, fiŝkaptistoj, brutbredistoj ktp, kiuj bone komprenis ĉefan
oportunecon de l`loko, kiun disponigis rivero Moskva. Ĝi somere estis navigebla
kaj vintre transformiĝis je bona sleda vojo el fortika glacio.
ааа Skribaj kronikoj unue mencias Moskvon en la jaro 1147, kiam princo
de Vladimir - Suzdalo nomata Jurij (Georgo) Dolgorukij
renkontiĝis ĉi tie kun sia aliancano princo Svjatoslav kaj organizis
grandan bankedon. Al li plaĉis vilaĝeto situanta sur alta, maldekstra bordo
de Moskva rivero nomata Borovickij monteto, kiu taŭgis por fondi tie
fortikaĵon. Do la urbo estis nomita samkiel la rivero laŭ ordono de l`princo.
ааа 3. Kremlo
ааа En 1156 en Moskvo estis fondita ligna citadelo, kiu iom poste iĝis fame konata kiel Kremlo. Apero de vortradiko ne estas tute klara ĝis nun. Iuj supozas ĝian tradukon el rusa vorto "kremenj" (siliko) pruvante ĝiajn unikajn malmolecon kaj firmecon, la aliaj preferas ekspliki ĝian devenon el "krem" (pinglarbo), ĉar tiujn arbojn oni aplikis komence por konstruado de la fortikaĵo.
ааа Dum la 14-a jarcento aperis muroj el kalkoŝtono, kiuj fine da la 15-a jarcento estis substituitaj je ruĝbrikaj. Estris rekonstruadon granda itala arkitekto Antonio Solario, kiu estis same aŭtoro de kelkaj belaj konstruaĵoj interne de la fortikaĵo konserviĝintaj ĝis nun. 1045 kreneloj similaj alа litero"M" sur dikaj (6,5 m) muregoj longaj je 2235 metroj tre taŭgis por ĝiaj gardistoj dum defensivoj kontraŭ atakintaj malamikoj. 20 turegoj kun pintoj estis tute nealireblaj kaj efektive estis eminenta ekzemplo de mezepoka milita konstrua arto.
ааа Enplane teritorio de Kremlo similas triangulon kaj okupas 28 hektarojn. En ĝia centro situas Sobornaja (Katedrala) placo ĉirkaŭigita per ceteraj belegaj katedraloj kaj temploj, inter kiuj plej fame konata estas Uspenskij (ĉieliro de Maria) katedralo, en kiu oni kronis ĉiujn rusajn gecarojn kaj geimperiestrojn, proklamis plej gravajn carajn ordonojn kaj entombigis patriarkojn kaj ĉefajn klerikojn de Rusa Ortodoksa Eklezio.
ааа Blankflava fasado de Granda palaco malkovriĝas super la kremlaj
ruĝbrunaj muroj kaj bele respeguliĝas en la blua akvo de Moskva rivero.
Granda palaco, Arsenalo, Edra palaco, Diamanta trezorejo, Kongresa palaco
kaj multaj aliaj majestaj konstruaĵoj estas allogaj objektoj por multenombraj
vizitantoj, kiuj venas ĉi tien ne nur observi vidindaĵojn, sed ankaŭ konatiĝi
kun historio de Rusio.
ааа Tamen du objektoj kutime allogas pleje atentojn de observantoj.
La unuan Caro-kanonon gisis
el bronzo en 1586 rusa majstro Antono Ĉoĥov. Ĝiaj longeco superas
5 metrojn kaj pezo - 40 tunojn. Kalibro de la tubo egalas 890 mm!
ааа La dua estas starigita sur granitan piedestalon kaj estas fame
konata kiel Caro- sonorilo. Ĝi
pezas ĉ. 200 tunojn, alteco kaj diametro estas 6 metroj. Ĝin gisis patro
kaj filo Motorin en 1735.
ааа Ambaŭ estas plej grandaj en la mondo. La rusa vorto "caro"
venis el antikva latina vorto"caesar", per kiu oni titolis monarkojn.
Ĉi-kaze oni aldonis la vorton al la kanono kaj al la sonorilo por montri
ties unikajn grandecojn kaj esprimi estimon respektive al la caro Fjodor
(Teodoro) kaj al la carino Anna.
ааа 4. Ruĝa placo
ааа La nuna rusa vorto "krasnaja" (ruĝa) antaŭe havis kroman signifon "bela" kaj do moderna traduko ne estas entute korekta, kvankam la placon ornamas kelkaj konstruaĵoj kun ruĝbruna koloro. Probable necesas nomi ĝin - Bela Placo.
ааа Ĝi ĉiam estis ĉefa respegulilo de socia kaj politika vivo de Rusio kaj Sovetunio, ĉar tie okazis pluraj popolaj ekscitoj, ribeloj, ekzekutoj, manifestacioj kaj paradoj. Iuj nomas ĝin: "Muta historio de l`lando".
ааа La placo situas orienten de Kremlo kaj okupas ĉ. 7 hektarojn. Ĝin ĉirkaŭigas Ŝtata historia muzeo, grandega vendejo GUM kaj Pokrovskij templo. Al ĝi venas ses vojoj, kiujn ĉiam superplenigas pluraj turistoj kaj observantoj.
ааа Plej fame konata turego de Kremlo nomiĝas Spaskaja (Sava), kiu havas trapasejon. En ĉiujn kvar flankojn de la turego oni enigis grandegajn oritajn horloĝojn kun nigraj ciferplatoj kaj same oritaj montriloj. La pinton kronas rubena stelo. La horloĝo funkcias samkiel sonorilo prezentante ĉiun horkvaronon, ĉiun horon kaj muzikon laŭ gustoj de variaj rusiaj registaroj diversepokaj. Ĝi kromalie estas unu el simboloj de Moskvo kaj bele aspektas sur ordenoj, medaloj, insignoj, poŝtmarkoj ktp.
ааа La alia mondfame konata simbolo de Moskvo kaj Rusio estas vizitebla maŭzoleo de Lenin konstruita el malhelruĝa granito, en kiu ekde 1924 troviĝas la balzamigita korpo de Vladimir Lenin (Uljanov) - fondinto de Sovetunio. Dum paradoj ĝi estis same piedestalo por registaro, kiun aklamis preterpasintoj.
ааа Apude situas du grandaj komunaj tombejoj de revoluciuloj, apartaj tomboj de gravaj aktivuloj de USSR: Stalin, Breĵnev, Andropov k.a. Kontraŭ la tombejoj en la kremlaj muroj estas enmasonigitaj urnoj kun cindroj de iuj eminentuloj: Gagarin (la unua kosmonaŭto), Ĵukov (militestro gloriĝinta ĉefe dum la Dua mondmilito, kiu sole meritis kvar plej gravajn ordenojn - Heroo de Sovetunio), Koroljov (sciencisto kaj inventinto de la unuaj kosmoŝipoj) k.a. Iom ekstere de Ruĝa placo troviĝas tombo de la Nekonata Soldato kaj kubaj ŝtonegoj kun nomoj de sovetuniaj urboj famiĝintaj dum la Dua mondmilito, ĉiam kovritaj per freŝaj floroj, al kiuj oni kutime alstarigas florkronojn por esprimi estimon al multenombraj viktimoj de nia popolo.
ааа Kvankam Ŝtata historia muzeo estas konstruita en 1881, sed ĝiaj arkitektoj kaj konstruistoj lerte kaptis unikan aspekton de pli olda Kremlo kaj do ambaŭ belaj konstruaĵoj harmonie similas kaj kompletigas unu la alian.
ааа En norda angulo de Ruĝa placo antaŭnelonge estis rekonstruita Kazana templo, kiun fondis en 1620 princo Dmitrij Poĵarskij honore de la venko super polaj okupintoj.
ааа Multaj diversaj eventoj okazis sur Ruĝa placo, sed plej grava kaj evidenta ĝia funkcio estis merkato kaj bazaro. Nuntempe tiun ĉi funkcion la placo perdis, sed ĝian orientan flankon ornamas belaj grizaj muroj de la trietaĝa grandega vendejo nomata GUM konstruita en 1893, kies rimarkindaj vitrinoj prezentas altkvalitajn varojn kaj produktojn.
ааа En la suda flanko de Ruĝa placo situas nekomparebla ĉefverko de rusaj arkitektoj Barma kaj Postnik - templo Pokrovskij (Vuala), kiun moskvanoj preferas nomi - templon de Vasilij (Basilo) Beata konstruita fine de la 16-a jarcento laŭ ordono de rusa caro Ivano la Minacaа honore de venko super Kazana (tatara) ĥano.
ааа Legendo diras, ke la caro multe admiris mirindan konstruaĵon kaj abunde monriĉigis estraron de la templo. Samtempe li demandis tiujn:"Ĉu vi kapablas krei ion pli belan?". Tiuj malfeliĉe jesis kaj do la caro ordonis blindigi la konstruistojn, por ke tiuj ne aperigu ion novan.
ааа Ne eblas per vortoj priskribi tutan ĝian belecon, kvankam nepre necesas rimarkigi ĝiajn murpentraĵojn kun freskoj kaj diversformajn, diverskolorajn naŭ kupolojn, kiujn kronas oritaj krucoj.
ааа La templo situas proksime de ĉefa kremla enirejo - Spaskaja turego do evidente, ke sur ĉi tiu parto de Ruĝa placo okazis plej gravaj eventoj deа ruslanda historio. Apud Pokrovskij templo staras monumento honore al du grandaj reprezentantoj de rusa popolo: princo Dmitrij Poĵarskij kaj metiisto Kuzjma Minin, kiuj ambaŭ gvidis popolan armeon kontraŭ polaj okupintoj komence de la 17-a jarcento. En 1818 dankemaj rusoj monkontribuis al gisado de la monumento , kies bronzo pezas pli ol 20 tunojn.
ааа Ankaŭ tie troviĝas ronda Lobnoje Mesto (Frunta Loko) simila al kalkoŝtona piedestalo, kiu servis kiel ĉefa landa oratorejo destinita por heroldi carajn ordonojn kaj por deklaroj de caroj mem. Vere oni diras, ke ĝi estis ankaŭ mortpunejo, sed konkretaj registritaj faktoj pri tio ne konserviĝis.
ааа La placo ne estas ebena, ĝiaj norda parto malsupreniĝas al la entubigita rivereto Neglinka (Senargila) kaj la suda - al rivero Moskva. Supraĵo de la placo estas farita el malmolaj granitaj pavimŝtonoj kapablaj rezisti ne nur kontraŭ plandumoj de pluraj turistoj kaj kontraŭ raŭpoj de tankoj kaj aliaj militmaŝinoj partoprenintaj paradojn ktp.
ааа 5. Evaluado de l`urbo
ааа El la supre menciitaj faktoj oni povas konkludi, ke ekde sia apero Moskvo ĉefe estis fortikaĵo, kiun ofte atakis malamikoj kaj kompreneble ili rezultigis gravajn detruojn, brulegojn ktp. Dum jarmiloj moskvanoj bezonis gardi kaj fortigi sian citadelon kaj apudajn loĝlokojn. Do ĝis nun sur la plano de Moskvo estas videblaj tiamaj ringaj bastionoj ĉirkaŭigintaj la urbocentron, kiuj poste transformiĝis je stratoj kaj bulvardoj. Same vojoj antaŭe kunligintaj Moskvon kun aliaj urboj nuntempe estas avenuoj, ŝoseoj kaj stratoj, kiuj similas radiojn direktitajn elcentre eksteren.
ааа Iom post iom kreskadis signifo de Moskvo kiel grava defenda punkto de Vladimir - Suzdala princolando precipe kontraŭ armeoj de tatar-mongola Ora Hordo. Tamen en la jaroj 1237-38 malamikoj gviditaj de ĥano Batij venkis malmultenombran garnizonon kaj ĝisgrunde forbruligis la lignan urbon.
ааа Rusoj tre ŝatas kaj ofte uzas proverbon venintan el tiama tempo: "Ne ekzistas malbono sen iu ajn bono" kaj do la terura detruo eĉ stimulis novan rekonstruadon per pli perfektaj rimedoj kaj materialoj rezistantaj kontraŭ fajro. Fine de la 13-a jarcento Moskvo fariĝis sidejo de princido Danilo, kies patro - Aleksandro gloriĝis per liaj venkoj super kavaliraro de Teŭtona ordeno kaj svedaj armeoj. Nun li estas sanktulo de Rusa Ortodoksa Eklezio kaj fame konata en Rusio kiel Aleksandro Nevskij (la pseŭdonomon donis al li rivero Neva, apud kiu okazis kruela batalo, nun fluanta tra St.Peterburgo).
ааа Grava evento okazis ĉ. la jaro 1326, kiam dum regado de princo Ivano Kalita la urbo ankaŭ fariĝis sidejo de estraro de Rusa Ortodoksa Eklezio, kio kompreneble altiris ĉi tien novajn klerikojn, kredulojn ktp.
ааа Tiutempe plimulto de rusaj princoj fakte estis vasaloj de Ora Hordo kaj estis devigitaj pagi ĉiujaran tributon. Evidente, ke ĉi tiu stato ne povis kontentigi ĉiun princon kaj sekve okazis multaj ribeloj kontraŭ la okupintoj. Tamen fortega Ora Hordo facile subpremis ĉiun indignon okazintan separe.
ааа Nur princo Dmitrij sukcesis kolekti tutruslandan armeon en 1380 kaj venkis finfine tatar-mongolajn malamikojn. La granda batalo okazis sur Kulikovo Pole (Kampo de Galinago) situanta ĉe bordoj de Don rivero. Ĝi donis al la princo kromnomon Dmitrij Donskoj.
ааа Ĉirkaŭaĵoj de Moskvo estis plenaj de kalkoŝtono kaj do la princo ordonis substitui murojn de Kremlo kaj rekonstrui ilin el blanka, facile kulturebla kruda materialo. Ĝin oni same aplikis dum konstruado de multaj monakejoj fonditaj fine de la 14-a jarcento:Andronikov (laŭ nomo de apostolo)-1362, Simonov (laŭ nomo de apostolo) -1379, Visokopetrovskij (Petro Alta) -1380, Roĵdestvenskij (Naska) -1386, Sretenskij (Renkontiĝo) -1397 k.a. Ĉiuj estis ne nur klerikejoj, sed ankaŭ gravaj defendejoj.
ааа Kvankam muroj de Kremlo kaj la menciitaj monakejoj jam estas rekonstruitaj kaj iuj nun havas malsaman koloron, sed ekde tiam Moskvon oni kutime nomas:"la blankŝtona" aldonante iufoje la alian adjektivon "la orkapa". Ambaŭ adjektivoj fakte estas kromnomoj de la nuna urbo, ĉar se ekzemple iu aliurbano diras:"Ekveturu ni alа "la blankŝtona" aŭа "io okazis en "la orkapa" do ĉiu rusiano klare komprenas , ke temas pri Moskvo.
аа Eminenta agado de Princo Ivano la Tria restigis tre videblan postsignon en la historion de Rusio. Plej grava evento estis lia edziĝo en 1472 al la bizanca princino Sofia Paleolog transdoninta dote blazonon (dukapa aglo) de ŝia imperio. La fakto mem estis tute neordinara kaj ĝi postulis de la princo pli altan statuton kaj aliajn atributojn de potenca monarko.
ааа Tiam Moskvo regis vastan areon kaj fakte subigis multajn princolandojn, do Ivano la Tria proklamis sin kiel "La granda princo de tuta Rusio". La nova titolo kaj deziroj de lia edzino veninta el belega Konstantinopolo (turke Istanbulo) devigis lin rekonstrui Kremlon kaj ties palacojn. Por tio estis invititaj grandaj italaj arkitektoj kaj konstruistoj: Antonio Solario, Aristotelo Figrovanti k.a.
ааа Samtempe formiĝis ekstere de Kremlo tiel nomata "Kitaj - gorod" (Loko ĉirkaŭigita per ligna stangaro), kies muroj ankaŭ estis refaritaj el brikoj. Per la vorto "kitaj" nuntempe rusoj nomas landon Ĉinio kaj do tiu fakto iufoje okazigas malkomprenon kaj malkorektan interpreton de fremduloj kiel "ĉina urbeto". Longo (2,6 km) kaj diko (8,0 m) de tiuj muroj eĉ superis la kremlajn.
ааа Krom garnizono, merkatoj, loĝejoj, metiejoj ktp tie iom post iom aperis fremdaj ambasadoj, inter kiuj plej majesta estis ŝtona konstruaĵo de Angla ambasado konserviĝinta ĝis nun. Interne de Kitaj-gorod estis fondita presejo, en kiu en 1564 Ivano Fjodorov kaj Petro Mstislavec eldonis la unuan rusan presitan libron "Apostolo". Iom poste tie oni organizis la unuan rusan universitaton "Slava - Greka Akademio".
ааа Nepon de Ivano la Tria oni baptis samkiel lian avon - Ivano (NB.tradicio tielmaniere bapti nepojn konserviĝas ĝis nun en Rusio), kvankam neniu povis supozi, ke li dum lia regado akceptos kroman nomon - "Groznij" (Minaca) pro multaj militoj kontraŭ eksteraj malamikoj kaj abundaj reprezalioj kontraŭ samlandanoj.
ааа Moskvo estas fakte "naskiĝloko" de la unua rusa caro, ĉar la 16-an de januaro 1547 en Uspenskij katedralo de Kremlo okazis inaŭgurado kaj kronado de Ivano la Kvara (Groznij), kiu jam ekde juneco revis pri lia senlimigita potenco kiel aŭtokrata monarko simila al la sama de iu reĝo okcidenteŭropa.
ааа Ankaŭ lia antaŭa titolo "princo" ne estis bone komprenebla eksterlande, ĉar la rusan vorton "knjazj" oni ofte misinterpretis kiel "reĝido" aŭ "duko", kio ĝenerale ne estis korekta en tiama Rusio. La nova titolo "carj" (caro - rusa prononco de la latina vorto "caesar") egaligis lin eĉ kun la imperiestro de Sankta Romia Imperio kaj iom faciligis diplomatajn interrilatojn.
ааа Historio mencias nomon de Ivano la Minaca ne nur ki el tirano, sed ankaŭ kiel fondinto de rimarkinda Pokrovskij templo staranta sur Ruĝa placo, pri kiu estas dirite supre.
ааа Disvastiĝintaj kontaktoj de moskvaj regintoj kun la alilandaj, komerco
kaj ceteraj kialoj allogis en Moskvon interesojn de pluraj fremduloj. Plimulton
de tiuj konsistigis protestantoj rifuĝintaj el Okcidenta Eŭropo dum la religiaj
militoj, kiuj fondis sian kolonion ĉe bordoj de Jaŭza rivero. Ĝin
oni nomis Nemeckaja sloboda (Germana loĝloko), kvankam tie loĝis kompreneble
ne nur germanoj, sed tiam rusoj preferis tiel nomi ĉiujn eksterlandanojn
venintajn el Okcidento, kiuj ne kapablis paroli ruse. Moroj, kutimoj, vestoj,
lingvoj kaj ĝenerale malsama vivmaniero de tieaj loĝantoj grave influis ekstarigon
de mondkoncepto de carido Petro, kiu poste iĝis fame konata kiel Petro
la Unua.
аа Ĉi tiun eminentan personon oni same nomas Petro la Granda, ĉar efektive pluraj liaj
agoj restigis grandan postsignon en la rusian historion. Tiuj bezonas apartan
rakonton, sed la nuna temo estas iom malsama kaj do necesas nur mencii,
ke malgraŭ tio, ke Petro la Unua estis denaska moskvano ekde 1672,
li entute ĝin ne ŝatis pro multaj kaŭzoj. Infanece li spertis malfavorajn
vivkondiĉojn ĉi tie kaj eĉ du senrezultajn vivatencojn, kiujn realigis lia
parencaro .
ааа El lia epoko en Moskvo konserviĝis nur tri plej gravaj nomoj:
Lefortovo, Preobraĵenskoje kaj Semenovskoje, kiujn nuntempe
portas samnomaj urbaj distriktoj. La unuan posedis sviso Lefort - favorito
de Petro la Granda. Sur areo de la ceteraj aperis du unuaj rusiaj
regimentoj, kies militistoj estis vestitaj kaj armitaj laŭ tiama okcidenteŭropa
modelo. Iom poste ĉi tiuj regimentoj fakte fariĝs bazo de nova rusia armeo,
dank`al kiu limoj de la lando disvastiĝis malproksimen for de Moskvo.
ааа En 1712 tuj fondita Sankta Peterburgo iĝis la ĉefurbo de Rusio kaj do ĉiuj plej gravaj administrejoj estis translokitaj tien el Moskvo. Tiam videble reduktiĝis konstruado el ŝtono en Moskvo kaj post 1714 laŭ ordono de la caro ĝi ĉesis ĝenerale.
ааа En 1730 oni desegnis la unuan ekzaktan planon de la urbo per precizaj geodeziaj instrumentoj. Samtempe aperis la unuaj strataj lanternoj lumigintaj urbocentron per oleo.
ааа Gravan kontribuon en pluan rekonstruadon de Moskvo faris vasta agado de rusa arkitekto Mateo Kazakov, kies majestaj konstruaĵoj ĝis nun multe beligas la urbon. Senato en Kremlo (1787), Universitato (1793), La unua Gorodskaja malsanulejo (1801), bieno de Demidov (1791), Petrovskij palaco (1782) kaj aliaj konstruaĵoj estas rimarkindaj reprezentantoj de tiel nomata "rusa klasikismo" - nova arkitektura stilo. Sub sia gvido li fondis arkitektan skolon, kies kurskolegoj fame daŭrigis aferojn de ilia instruisto.
ааа Necesas rimarkigi, ke moskva Universitato estis grave difektita pro brulego okazinta dum Napoleona okupado en 1812 kaj poste ĝian rekonstruon gvidis itala arkitekto Domeniko Ĵilardi. Fine de la 19-a jarcento en ĝi studis medicinon kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Nun tie funkcias nur ĵurnalista fakultato de MGU (Moskva Ŝtata Universitato) situanta aliloke.
ааа Teritorio de Moskvo amplekse elkreskis kaj do oni estis devigitaj konstrui rondan t.n. "Zemljanoj val" (Kavalieron) kun cirkonferenco 32 km kaj 16 pikedojn por okazigi dogankontrolon. Nun la vorto restas en nomoj de kelkaj moskvaj terenoj, kvankam la kavaliero mem transformiĝis je bela, vasta avenuo "Sadovoje koljco" (Ĝardena Ringo), disiganta la urbocentron de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
ааа Fine de la 18-a jarcento perdis sian eluzitan, defendan signifon grandaj remparoj starantaj inter monakejoj, kiujn oni tial detruis kaj sur la liberigita areo fondis pitoreskajn bulvardojn kun pluraj arboj kaj floroj. Nun ĝi nomiĝas "Bulvarnoje koljco" (Bulvarda Ringo), tre oportuna por promenadoj kaj ripozo.
ааа Samtempe apud Moskvo aperis kelkaj nobelaj bienoj, kiuj iom poste iĝis partoj de la urbo. Tieaj palacoj nun estas muzeoj kaj ĉiu meritas grandan priskribon, sed mi aludas nur unu - Ostankino, kvankam ĝia posedinto - grafo Ŝeremetjev konstruis en Moskvo kaj apude aliajn belajn palacojn. Lia nomo konserviĝas ĝis nun en strato pasanta norden de la urbocentro.
ааа Nomo de la bieno estas malfacile tradukebla el malnova rusa lingvo kaj verŝajne ĝi iam sonis alie. Historiistoj interpretas ĝin kiel "La lasta restejo".
ааа Dum jarcentoj la areo estis kovrita per densaj, netraireblaj arbaroj, kiujn plejparte konsistigis kverkoj. En la 18-a jarcento posedanto de la areo iĝis grafo Ŝeremetjev, al kiu plaĉis la loko pro saniga klimato kaj bela lago. Por somera restado tie li ordonis konstrui nehejtitan palacon apud malnova preĝejo.а Ordonon perfekte realigis liaj rusaj servutuloj, multaj el kiuj studis arkitekturon kaj akompanajn sciencojn en famaj okcidentaj universitatoj. Legendo diras, ke inaŭguro okazis somere de 1798.
ааа Por impresi caron Paŭlo la Unua, invititan al la festeno, la grafo ordonis neplene subsegi kelkajn arbojn kaj ĉirkaŭŝnuri tiujn. Dum alveno de caraj ĉaroj (NB. Kia bela estas nia lingvo Esperanto!) la arbojn oni faligis en ambaŭ malajn flankojn kaj tuj malkovriĝis la blankroza palaco kaj la brunkolora, brika preĝejo, kies belaj siluetoj speguliĝis sur laga supraĵo.
ааа Kvankam la posedanto de l`bieno ne rajtis permanente loĝi en Moskvo, kie li havis multajn ceterajn domojn kaj bienojn, inter kiuj same famiĝis Kuskovo, ĉar tiama ĉefurbo de Ruslando estis Sankta Peterburgo, tamen li preferis kapti ĉiun okazon por viziti sian palacon Ostankino kaj distriĝi tie ĉefe per perfektaj teatraj spektakloj. Memkompreneble trupon de la teatro konsistigis liaj geservutuloj, inter kiuj plej bela kaj talenta estis fraŭlino Praskovja Kovaljova (surscene oni nomis ŝin Ĵemĉugova (Perla), pro tiamaj kutimoj. La grafo enamiĝis al ŝi kaj neniel sukcesis malvarmigi sian pasion. Do, post iom da tempo okazis edziĝo kaj plue gravedeco de l`novedzino. Bedaŭrinde la patrino ne ekvidis sian bebon, ĉar ŝi mortis dum nasko.
ааа Tre ĉagreniĝinta edzo ordonis por bona memoro pri lia amata edzino konstrui malsanulejon por malriĉuloj kaj mizeruloj, kiu funkcias ĝis nun.
ааа Fasado de tiu impresa konstruaĵo rigardas en centron de Moskvo kaj estas parto de grandega medicina komplekso portanta nomon de profesoro Sklifosovskij.
ааа Kiel jam estis dirite, la ligna stukita palaco estis destinita ĉefe por somera ripozo kaj dum vintro ĝi estis malplena. Du jarcentoj kompreneble tre difektis apartajn elementojn de l`konstruaĵo kaj do ĝi bezonas permanentajn renovigon kaj riparojn. Nun en ĝi funkcias muzeo prezentanta tiaman vivon inkluzive teatrajn spektaklojn, kiujn partoprenas geaktoroj vestitaj je kostumoj el la 18-a jarcento.
ааа Rimarkinda estas preĝejo Sankta Triopo rekonstruita sub gvidado de rusa arkitekto Paŭlo Argunov, servutulo de grafo Ŝeremetjev. La preĝejo kaj la palaco faras kvazaŭ unu mirindan ensemblon, kiu tre bele impresas ĉiujn observantojn.
ааа Neforviŝeblan postsignon restigis en historion de Moskvo Oteĉestvennaja Vojna (Patria Milito) kontraŭ franca armeo komenciĝinta en 1812.
ааа Rusoj malsukcesis en batalo apud vilaĝo Borodino situanta ĉ. 100 km okcidenten de Moskvo, kvankam ĝi rezultigis multenombrajn viktimojn de ambaŭ flankoj. Post tiam rusa ĉefmarŝalo Mikaelo Kutuzov demandis siajn militkolegojn: "Ĉu ni daŭrigos rezistadon kaj ŝajne nia armeo ĝenerale disfaliĝos aŭ ni forlasos Moskvon dum nesufiĉa tempo por refortiĝi?". Multaj generaloj kaj oficiroj, precipe moskvanoj, ne volis forlasi la amatan patrourbon, sed finfine la ĉefmarŝalo ordonis fari malofensivon.
La franca imperiestro Napoleono Bonaparto gvidinta mem milittrupojn longatempe atendis ŝlosilaron de la urbo sidinte en Petrovskij palaco kaj observinte Moskvon de sur Poklonnaja Gora (Monteto por Riverencoj). Tamen li ĝin ne ricevis kaj la 2-an de septembro 1812 Moskvo estis okupita.
Moskvanoj tute ne deziris restigi al malamikoj nekalkuleblajn trezorojn troviĝintajn tie kaj antaŭ sia forveturo multaj domposedantoj okazigis brulegojn. Rezulte du trionoj da urbospaco estis plene forbruligitaj kaj detruitaj.
Veninta malvarmego, manko de taŭgajа konstruaĵoj por loĝado kaj nutraĵoj devigis francojn la 8-an de oktobro forlasi Moskvon. Samtempe Napoleono tre timis esti ĉirkaŭigita kaj atakita per la refortiĝinta rusa armeo aginta kune kun partizanoj.
Antaŭ sia forlaso Napoleono ordonis eksplodigi Kremlon, sed manko de pulvo ne permesis ĝin entute detrui, kvankam kelkaj turegoj kaj muroj estis grave difektitaj.
Grandan trofeon konsistigitan el oraĵoj, diamantoj ktp forveturigis el Moskvo Napoleono, sed permanentaj atakoj de rusa armeo dum veninta frosta vintro devigis lin forĵeti preskaŭ ĉion por faciligi sian urĝan remarŝon. Bedaŭrinde ĝis nun tiuj trezoroj ne estas trovitaj, kvankam ofte okazas provoj malkovri almenaŭ ion ajn.
Tiama imperiestro de Rusio Aleksandro la Unua enoficigis Jozefon Bove kiel ĉefarkitekto de Moskvo kaj ordonis rekonstrui la urbon kiel eble plej baldaŭ. Tiu respondece kaj lerte plenumis siajn devojn kaj rajtojn. Tiam li okazigis detalan projekton de urba rekonstruado, kiu reguligis ĉiun restarigon, inkluzive arkitektan stilon, fasadkoloron, kvanton de dometaĝj ktp. Li malpermesis konstruadon el lignaĵo en urbocentro. Ĉio ĉi helpis ordigi situon de novaj konstruaĵoj kaj rezultigis pluan beligon de l`urbo.
Tiutempe la apudkremla rivereto Neglinka estis entubigita kaj super ĝi fondiĝis Aleksandrovskij Sad (Ĝardeno de Aleksandro), kiu nun estas unu el plej ŝatataj ripozlokoj de moskvanoj kaj gastoj de la ĉefurbo. En ĝia komenco apud kremla turego Arsenaljnaja (Arsenala) situas tombo de la Nekonata Soldato, sur kiu brulas eterna fajro omaĝe al multenombraj militistoj per siaj vivoj akirintaj venkon super naziismo dum la Dua mondmilito. Sur la malhelbrunaj granitaj tomboplatoj estas elĉizitaj vortoj:"NENIU KAJ NENIO ESTAS FORGESITAJ!", kiuj ĉiam estas ornamitaj per freŝaj floroj.
Iom post iom la urbo akiris novajn, kromajn funkciojn, ĉar aperis diversflanka industrio kaj videble disvastiĝis enlanda komerco. Uzinoj, fabrikoj, bankoj, borsoj, stacidomoj kaj grandaj vendejoj efektive ŝanĝis moskvan aspekton.
Tio rezultigis kreskon de loĝantaro, kiu meze de la 19-a jarcento atingis 500 mil homojn.
Kompreneble per si mem, ke laborintaj kaj oficintaj moskvanoj bezonis publikan transporton kaj do ĝi aperis kiel ĉevala kaleŝo moviĝanta laŭ reloj. Rusoj nomis ĝin per la vorto"konka" (derivaĵo de "konj"-ĉevalo). En 1899 ĝin elpuŝis vagono kun elektra motoro, kiu estas konata kiel tramveturilo aŭ simple tramo. Ĉar rapideco de unuaj tramoj estis ne tro alta (ĉ.11 km/h) do tiam moskvanoj grumblis kaj karese nomis plej uzatajn tramajn vojojn "A" kiel "Annuŝka" (Anjo) kaj "B" kiel "Bukaŝka" (insekteto).
En 1851 fervojo kunligis Moskvon kaj St.Peterburgon laŭ ordono de caro Nikolao la Unua, kiu ĝis tiam mem desegnis rektan linion sur mapo inter du plej grandaj urboj de Rusio. Post iom da tempo tra Moskvo jam pasis dek gravaj fervojoj.
Ĉiu urbo kaj des pli urbego bezonas tiel nomatan komunuzan ekonomion necesan por sia normala funkciado kaj por oportuna vivo de loĝantaro. Por liveri dolĉan akvon en la urbon oni konstruis en 1804 akvodukton el urbeto Mitiŝĉi, kies superteraj partoj tre similas la samajn el antikva Romia Imperio.
Iom poste oni konstruis en Moskvo kanalaron por forigi malpuraĵojn de sur placoj kaj stratoj. Fine de la 19-a jarcento elektraj lumigiloj komencis elpuŝi kandelojn.
Preskaŭ samtempe venis Moskvon telefono. Tamen necesas rimarkigi, ke teknika progreso plimulte okazis en la urbocentro kaj ĝiaj oportunecoj aperis en domoj de riĉuloj kaj cetera vasta parto de la urbo ankoraŭ longatempe restis farita el lignaĵoj kaj ĝenerale similis grandan vilaĝon.
Marte de 1918 Moskvo fakte iĝis sidejo de nova registaro gvidita de Lenin, kiu enloĝiĝis en Kremlon. Tiama civila milito generita de la Unua Monda milito kaj la Oktobra revolucio rezultigis tre grandan kolapson de rusiaj industrio kaj agrikulturo, malriĉiĝon de la popolo.
Ĝis sia morto en 1924 Lenin sukcesis nur formuli plej gravajn celojn de ekonomia restarigo de l`lando kaj ĝia estonta prospero, kvankam li konfirmis projekton GOELRO kaj komencis konstrui novajn elektrostaciojn necesajn por normala funkciado de Moskvo kaj aliaj urboj.
Moskvo estis fakte lulilo de eksterordinara ŝtata modelo aperinta la 30-an de decembro 1922, kiam kvar sendependaj respublikoj (Rusio, Ukrainio, Belorusio kaj Kaŭkazio) fondis per voĉdonado de siaj delegitoj Sojuz Sovetskiĥ Socialistiĉeskiĥ Respublik -SSSR (Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj - USSR), kion multe kontribuis Vladimir Lenin. Ĝis ĝia disfaligo en 1991 la Union membris dekkvin respublikoj, kies loĝantaro kalkulis ĉ. 300 milionojn da civitanoj kaj la areo okupis unu sesonon da terglobo.
Stalin, kiu tridek jarojn regis la ŝtaton ĝis 1953, tre multon faris por rekonstrui Moskvon kaj la tutan landon. Tiam aperis pluraj novaj uzinoj, fabrikoj, stadionoj, granda kanalo liginta Moskva riveron kun Volga ktp, ktp. Memkompreneble moskvanoj same ricevis pli bonajn vivkondiĉojn, ĉar tiam oni multe konstruis novajn loĝkvartalojn kaj rekonstruis la malnovajn. Por plilarĝigi stratojn kaj fari avenuojn oni translokigis per nova, unika teknologio multetaĝajn konstruaĵojn arkitekte valorajn, kiujn loĝantoj eĉ ne forlasis dum procezo!
Nuntempe ĉiu trapasanto, kiu venas nordan parton de la urbo, vidas grandiozan monumenton "Laboristo kaj kolĥozanino" kreita de eminenta rusa skulptistino Vera Muĥina. La dinamika monumento farita el brila metalo prezentis USSR-on en pariza tutmonda ekspozicio okazinta en 1938. Ambaŭ personoj tenas enmane krucigitajn serpon kaj martelon, kiuj estis antaŭe simbolo de Sovetunio. Ĝi estas enstarigita surfone de alia eksponaĵo reveninta Moskvon el montreala (Kanado) ekspozicio okazinta en 1967, kies formoj similas grandegan startejon por raketaj lanĉoj.
Fakte tie troviĝas vastega kaj ampleksa areo (ĉ.150 ha), kiun okupas Tutrusia Ekspozicia Centro naskiĝinta la 1-an de aŭgusto 1939, kiel Tutunia Agrokultura Ekspozicio. Centra eniro de la Ekspozicio tre similas berlinan (Germanio) Brandenburgan pordegon aŭ iun saman Triumfan arkon. Ĝin kronas malpli granda skulptaĵo prezentanta laboriston kaj kolĥozaninon (NB. Kolĥozo signifas ruse kolektiva mastrumado aŭ kooperativo) farita el orkolora metalo.
Dek unu respublikoj (fakte ŝtatoj) konsistigintaj tiaman USSR-on konstruis proprajn pavilonojn je naciaj stiloj por prezenti atingojn de siaj prosperoj.
La 16-an de junio 1959 la ekspozicio prenis alian nomon: Tutunia ekspozicio de naciaj atingoj, ĉar ĝin eniris ankaŭ industriaĵoj. En la ekspozicio vizitintoj povis rigardi, ekzameni praktike ĉiujn eksponaĵojn kaj akiri tiujn laŭplaĉe, interŝanĝi opiniojn pri aktualaj problemoj kaj elekti plej taŭgajn rimedojn de produktado. Ĝi fakte transformiĝis je foiro de novaj specimenoj .
En centro de la ekspozicio staras preciza kopio de raketo, kiun pilotis la 12-an de aprilo 1961 la unua soveta kosmonaŭto Jurij Gagarin. Apude funkciis ekspozicejo "Kosmo", unu el plej vizititaj eksponejoj.
Aparte necesas rimarkigi aperon de moskva metroo, kiu ekfunkciis la 15-an de majo de 1935. Ĝia konstruado estis fakte heroaĵo de tiama juna laboristaro, kiun gvidis Komsomolo (KOMmunistiĉeskij SOjuz MOLodeĵi - Komunista Unio de Junularo), ĉar loka tera internaĵo estas tre malseka kaj ege komplikis ĉiun trafosadon. Same bezonas noton aspiro de tiama registaro pruvi avantaĝojn de socialismo per ajna rimedo kaj do moskva metroo estis konstruita ne nur kiel oportuna subtera fervojo, sed ankaŭ kiel plej perfekta sama konstruaĵo en la mondo, ja ĝiajn metrostaciojn oni ornamis per pluraj belaj skulptaĵoj, freskoj, mozaikoj ktp, kiuj aspektas ĝis nun kiel senkompareblaj, luksaj palacoj. Multajn homvivojn la metropoliteno savis kaj protektis dum la Dua mondmilito, kiam okazis bombadoj de Moskvo.
Efektive teruran tempon travivis moskvanoj kaj defendintoj de la ĉefurbo aŭtune de 1941, kiam germanaj milittrupoj atingis ĝiajn ĉirkaŭaĵojn. Tamen jam en decembro tiujara post granda batalo naziistoj estis solide frakasitaj kaj rebatitaj.
June de 1945 ĝuste post kvar jaroj ekde komenco de la Granda Patria milito moskvanoj kaj la tuta soveta popolo festis sian venkon super hitlera Germanio, kies trofeaj standardoj estis forĵetitaj apud Lenin maŭzoleo sur Ruĝan placon.
Postmilitan epokon de moskva evoluado prezentas unikaj altegaj kaj ampleksaj konstruaĵoj, kiuj plejparte estis destinitaj por ministrejoj kaj hoteloj. Ili iom similas piramidajn turegojn kun multaj konusformaj pintoj. Plej impresa kaj perfekta reprezentanto de tiu arkitekta stilo estas MGU (Moskva Ŝtata Universitato) situanta sur Vorobjevi Gori ( Pasera monteto) sur alta bordo de Moskva rivero, de kie estas klare videbla pitoreska panoramo de Moskvo.
Gravan postsignon en evoluadon de Moskvo restigis vica reginto de USSR - Nikita Ĥruŝĉev, kies nomon oni ĝis nun rememoras pro multaj tipaj loĝdomoj konstruitaj dum lia regado. Tiuj konstruaĵoj havis kiel regulo kvin etaĝojn kaj estis faritaj el grandaj blokoj fabrikitaj en uzinoj. Tiu ĉi nova konstrua teknologio permesis dum mallonga tempo parte decidi tre ĝenan kaj malfacilan problemon pri kontentigo de deziroj de moskvanoj loĝi en komfortaj domoj, viziti modernajn vendejojn, kuraci sin en perfektaj poliklinikoj ktp. Tiam aperis multaj loĝkvartaloj, ekzemple Ĉeremuŝki, Marjina Roŝĉa, Degunino kaj aliaj, kiuj inkluzivis ĉion necesan por normala travivado kaj tre plaĉis al loĝantoj, kiuj kutime translokiĝis tien el malnovaj, lignaj domaĉoj. Ĝenerale novaj domoj estis plezuraj senpagaj donacoj al tiamaj loĝantoj, kvankam nealtaj, kvinetaĝaj konstruaĵoj okupis grandegan spacon de la ĉefurbo kaj do rezultigis novan problemon - transportan. Jam la menciitaj kaj aliaj urbaj distriktoj ne havis sufiĉajn laborlokojn kaj sekve plimulto de loĝantoj estis devigitaj ĉiumatene kaj ĉiuvespere veturi al malproksimaj laborejoj.
Ĝis nun tiujn loĝkvartalojn oni kutime nomas kiel "dormantaj". Ankaŭ estas rimarkinda fakto pri tio, ke ĉar la konstruaĵoj estis tipaj, sekve la pluraj similis unu la alian kiel ĝemeloj. Tia simileco estas humura esenco de tre ŝatata rusa filmo "Ironio de destino", kiam ebrieta persono trafas saman loĝejon en St.Peterburgo anstataŭ en Moskvo kaj renkontas en ĝi sian novan amatinon...
Nova rimarkinda etapo de evoluado komenciĝis en Moskvo en 1991, kiam ekoficis urboestro Jurij Luĵkov. Disfaligo de USSR kaj kapitalisma koncepto de nova rusia registaro grave ŝanĝis influon de la ŝtato je urbaj problemoj. Plimulto de uzinoj kaj ceteraj entreprenoj funkciintaj en Moskvo iĝis baldaŭ privataj kaj sekve estis devigitaj mem zorgi pri siaj labortaskoj kaj perspektivoj.
Kiel ĉefurbo de Rusio Moskvo havas certajn avantaĝojn kompare kun aliaj rusiaj urboj por obteni necesajn impostojn sufiĉajn por plua konstruado de novaj lueblaj loĝdomoj, kvankam ties kvanto grave reduktiĝis lastatempe. Iom post iom moskva industrio perdas sian antaŭan valoron kaj surloke de iamaj grandaj uzinoj kaj fabrikoj ofte aperas novaj bankoj, oficejoj, vendejoj ktp.
Rimarkindas tri objektoj aperintaj en Moskvo lastatempe, kies ideogenerinto estas la nuna urboestro. La unua situas proksime de Ruĝa placo subtere kaj havas tri etaĝojn, kiuj estas destinitaj por vendado. Surtera parto de la belega konstruaĵo prezentas diversformajn vitrajn kupolojn, kiujn somere prilavas akvaj fontanoj. Apud fluas artefarita rivereto memoriganta pri la apuda entubigita rivero Neglinka kaj estas enstarigitaj unikaj bronzaj skulptaĵoj prezentantaj fame konatajn personojn el popularaj rusaj fabeloj. Proksima Ĝardeno de Aleksandro ĉiam allogas moskvanojn kaj gastojn de la ĉefurbo por promenadoj kaj ripozo inter malnovaj arboj kaj freŝaj floroj.
La dua situas sur Poklonnaja Gora (monteto por riverencoj), kie en 1812 Napoleno atendis ŝlosilaron de Moskvo. Honore al la 50-a datreveno de venko super Germanio kaj omaĝe al la multenombraj viktimoj pereintaj dum la Dua mondmilito en 1995 oni konstruis tie grandiozan panteonon kun preĝejoj de variaj konfesioj.
La tria estas grandega katedralo Kristo Savanto restarigita
en 2000 honore al tiama jubileo de Mesio. Ĝin oni unufoje konstruis en 1913
dank` al monkontribuo de rusoj, kiuj tiamaniere celebris la 100-an datrevenon
de venko super napoleona Francio elektinte tre oportunan lokon situantan
kontraŭ Kremlo sur sama bordo de Moskva rivero. En 1936 la katedralo estis
eksplodita kaj detruita ĝisfunde. Dum multaj jaroj tie funkciis sporta malkovrita
baseno kun varmeta akvo, destinita ĉefe por vintraj vizitoj, kiuj tre plaĉis
al naĝantaro. Dum mallonga tempo bazan skeleton de la katedralo oni rekonstruis
el ferbetono anstataŭ argilaj brikoj, kiu ne tute taŭgas por surmuraj koloraj
freskoj internaj. Nun denove la blanka katedralo kronita per oritaj kupoloj estas videbla el diversaj lokoj
kaj agrable beligas la urbon. En ĝi samtempe povas preĝi 12 000 ortodoksaj
kristanoj.
Grava tasko por la tuta Rusio kaj por Moskvo estas manko de perfektaj,
oportunaj vojoj kaj ŝoseoj. Ĝi videble elkreskis lastatempe, kiam Moskvon
superplenigis novakiritaj limuzinoj kaj kamionoj. Kvankam neniam antaŭe
oni konstruis tiom da tuneloj, superteraj vojkruciĝoj, viaduktoj, pontoj
ktp kiel dum la lastaj jaroj, sed bedaŭrinde transporta problemo, kiu ankaŭ
"produktas" abundon da sandanĝeraj elĵetaĵoj kaj mankon de remizoj, tre ĝenas
la moskvajn registaron kaj loĝantaron nun.
6. Vizitenda Moskvo
a) sporta
En Moskvo naskiĝis, vivis kaj gloris la urbon kaj la landon per siaj atingoj kaj rekordoj multaj sportistoj, kies nomoj estas fame konataj en la mondo. Kvankam ĉi tie funkcias pluraj stadionoj kaj ceteraj sportaj arenoj, sed bezonas nepran mencion du plej grandaj stadionoj: Luĵniki kaj Olimpijskij.
Kontraŭe de jam menciita alta loko de Moskvo -Vorobjevi Gori, Moskva rivero ĉirkaŭfleksas kvazaŭ duoninsulon nomatan Luĵniki (radiko de la vorto signifas flakon), kies plej impresaj objektoj estas Novodeviĉij monakejo kaj samnoma tombejo. En ĝi kromalie estas enterigita Nikita Ĥruŝĉev, kiu dumvive kiel la ŝtatgvidinto senpere organizis konstruadon de apuda sporta komplekso ekfunkciinta en 1956. Ĝin povas viziti samtempe ĉ. 100 000 sportaj kaj alispecaj zelotoj. Ĉefe en ĝi oni efektivigas futbalon. Tre rimarkindaj eventoj okazis tie en 1957 kaj 1980. La unuan eventon partoprenis gejunuloj kaj studentaro venintaj el la tuta mondo por okazigi la 6-an Internacian festivalon. Tiam Esperanto ricevis fortan impulson por sia plua evoluado en USSR. La dua evento estis la 20-a Olimpiado, kies aranĝoj estas entute neforgeseblaj ĝis nun, precipe ĝia talismano Miŝka (ursido). Krome tie troviĝas pluraj kovritaj sportejoj por hokeo, gimnastiko, basketbalo, lukto ktp. Rimarkinda estas trampolino funkcianta ĉiusezone, eĉ kiam mankas la natura neĝo.
Nomo de la dua menciita sportejo Olimpijskij ne bezonas tradukon, ĉar estas evidente, ke ĝin oni konstruis por la 20-a Olimpiado okazinta en Moskvo en 1980. La grandega kovrita sporta areno kapablas efektivigi preskaŭ ĉiun sporton kaj eĉ memmoviĝebla vando permesas aranĝi malsamajn sportojn en du arenoj samtempe. La sportoj bezonantaj akvon kutime okazas en apuda kovrita basenego, kiu same fariĝis lulilo de multaj naciaj kaj internaciaj rekordoj.
b) muzea
Ne eblas ĉi tie prezenti kaj priskribi ĉiujn diversspecajn muzeojn funkciantajn en Moskvo, ĉar ties kvanto superas 100. Same estas malfacile elektiа plej notindajn, ja estas evidente, ke ĉiu havas siajn proprajn eksponaĵojn kaj taskojn.
Laŭ mia opinio meritas nepran mencion Tretjakovskaja Galereja (galerio de fratoj Tretjakov), kiu prezentas ne nur sian propran abundan kolekton de pentraĵoj (NB. Unu el plej rimarkindaj estas ĉefverko de Aleksandro Ivanov nomata "Apero de Jesuo Kristo", kiun li pentris dudek jarojn. Ĝi estas grandega - 540 x 750 cm !), sed permanente eksponadas la samajn, venintajn eleksterlande. Paŭlo kaj Sergio Tretjakov estis riĉaj negocistoj kolektintaj pentraĵojn prefere de rusaj pentristoj ekde 1856 en propra belega konstruaĵo, kies projekton desegnis fame konata rusa pentristo Viktoro Vasnecov (NB.Unu el liaj rimarkindaj pentraĵoj nomiĝas "Alenuŝka" kaj prezentas fratinon de droninta frato el populara rusa fabelo). En 1892 la fratoj donacis la kolekton kaj la konstruaĵon al moskvanoj, por ke tiuj povu libere rigardi kaj ĉui per ĉefverkoj de grandaj majstroj.
c) biblioteka
La libro estas dum pluraj jarcentoj unu el plej gravaj informfontoj en la mondo. Ĝis ĝia aperigo diversaj popoloj uzis malsamajn rimedojn por enskribi ion necesan. En Rusio naturaj kondiĉoj kaj aliaj kialoj ne permesis restigi kaj konservi skribaĵojn similajn ekzemple ŝumeran kojnoskribon sur argilo el 3000 j. A.K. Nur betula ŝelo el la 9-a jarcento P.K. estas trovita en Rusio kaj havas plej malnovajn rusajn skribgrataĵojn.
Kristanismo veninta antikvan Rusion kaj baptado de rusoj en Dnepro rivero fluanta tra Kievo (nun Ukrainio) enа 988 alportis kromalie ĉi tien klerikajn librojn el Bizantio.
Fratoj Kirilo kaj Metodio verkis slavan alfabeton, kiu iom post iom trafe disvastiĝis en orienta Eŭropo kaj fariĝis bazo por tradukado de bizancaj libroj en pli kompreneblan slavan lingvon. Ĝi estas uzebla ĝis nun en preĝejoj.
La supre menciitaj eksplikoj ŝajne devas nepre eniri artikolon pri moskvaj bibliotekoj, ĉar tio estas eltirita elа libroj troviĝantaj en plej granda biblioteko de Rusio, kiu same nomiĝas: Ŝtata Biblioteko de Rusio. Ĝia fonduso komence estis privata, sed soveta registaro faris ĝin nacia libra trezoraro kaj ordonis ĉiun ekzempleron de eldonataj presaĵoj enmeti la bibliotekon. Tie oni povas trovi laŭbezone plej raran libron. Dum pluraj jaroj la biblioteko portis nomon de Lenin, kiu redonis multajn siajn streĉojn por likvidi en Rusio tiamajn analfabetecon kaj malklerecon de du trionoj da loĝantaro.
Plej modernaj informiloj (komputiloj, Interreto ktp) ne preterpasis moskvajn bibliotekojn, kiuj nun kromalie prezentas ne nur siajn proprajn, sed ankaŭ samajn librajn fondusojn de alilandaj bibliotekoj.
Ĝenerale kvanto de moskvaj bibliotekoj estas malfacile kalkulebla, ĉar preskaŭ ĉiu lernejo, laborejo, urba distrikto, universitato ktp havas la propran. Tamen estas videble, ke la nuna generacio legas presitajn librojn kaj ĵurnalojn malpli ol la antaŭa.
ĉ) teatra
Ĉi tia sfero de moskva agado jam estas iomete prezentita en artikolo pri Ostankino, kiu estas efektive lulilo de la rusa teatro. Spektaklojn venintajn el tiu tempo oni povas spekti ĉiusomere en la palaco.
Nuntempe en Moskvo funkcias pluraj teatroj kun konstantaj trupoj kaj ĉiujare en la ĉefurbo gastrolas geaktoroj de ceteraj urboj de Rusio kaj eleksterlande. Rimarkindas la Tria Tutmonda Teatra Olimpiado okazinta en 2001 kun granda sukceso.
Unu el plej grandaj placoj en la urbocentro nomiĝas Teatraljnaja (Teatra) kie situas tri teatroj, sen kiuj rakonto pri la temo estus neplena. Nun temas pri Boljŝoj (Granda), Malij (Malgranda) kaj Detskij (Porinfana) teatroj. Tiuj faras kvazaŭ komunan arkitektan ensemblon ĉirkaŭigantan la placon de tri flankoj, en kies centro inter aranĝitaj florplena ĝardeno kaj arbustaro elĵetas akvon belegaj fontanoj.
Estas malfacile ekspliki malajn nomojn de du apudaj teatroj Bolŝoj kaj Malij, ĉar nuntempe ties ampleksoj estas tre grandaj kaj preskaŭ egalaj. Verŝajne antaŭe dum ilia aperigo fine de la 18-a jarcento iu volis tielmaniere diferencigi ilin almenaŭ laŭ ties alteco.
Boljŝoj teatro ĉefe estas destinita por spektado de operoj kaj baleto, kvankam ĝi estas mondfame konata ankaŭ pro gravaj enlandaj eventoj okazintaj en ĝi; ekzemple la Unua Kongreso de Sovetoj fondinta USSR-on. Necesas notigi, ke en ĝi ĉiuj grandaj rusaj komponistoj penis unue prezenti siajn verkojn, ĉar unika akustiko de halo permesas aperigi plene muzikajn intencojn de l`aŭtoroj.
Bedaŭrinde longatempa servado por ĝuigi publikon kaj kelkaj brulegoj faris pluan ekspluatadon de la teatrejo danĝera por vizitantoj, ĉar multaj konstruaj elementoj estas faritaj el lignaĵoj. Ĉi-jare oni devos ekfunkciigi filion de la teatro apude kaj poste efektivigi bazan riparon de la malnova konstruaĵo.
Malij teatron oni ofte nomas Dom Ostrovskogo (Domo de Ostrovskij), ĉar apud ĝi estas enstarigita monumento honore de la granda rusa dramaturgo Aleksandro Ostrovskij, kies teatraĵojn nepre ĉiusezone oni povas spekti en ĝi. Li estis denaska moskvano kaj do bone konis vivmanieron kaj loĝantaron el la 19-a jarcento. Kvankam liaj verkoj ĉefe lumigis problemojn el tiama epoko, sed ili estas aktualaj kaj por la nuneco do ĉiujn oni spektas kun granda intereso. Multaj generacioj de la teatraj geaktoroj uzadas korektan, klasikan rusan eldiradon kun ia emfazo kaj ne ŝatas ĉiujn neologismojn, ĉar volas konservi ĝian korektan prononcon por modernuloj. Tio permesas al spektantoj ĝui ne nur pro esenco de teatraĵoj kaj pro ties prezentado per la bela rusa lingvo.
La kontraŭan flankon de Malij teatro okupas antikva bela konstruaĵo, en kiu ekde 1921 funkcias Detskij (Porinfana) teatro. Tiama postmilita epoko generis abundan infanan malzorgataron, kiu havis neniujn lernejojn, hejmojn kaj laborokupojn. Krimeco estis ties plej grava okupo. Aplikante diversajn rimedojn registaro dum mallonga tempo sukcesis decidi tiun malfacilan taskon kaj baldaŭ infanaro kaj junularo jam laboris, lernis, studis kaj ekvidis klarajn, pozitivajn celojn de siaj perspektivoj. Gravan kontribuon por realigi tion faris Natalja Sac (kvankam ŝi mem tiam estis nur 16-jara knabino!) fondinta kaj multjare gvidinta Detskij teatron. Dank` al ŝia granda entuziasmo aperis kaj baldaŭ iĝis tre populara tute nova teatra ĝenro -porinfana, kiu amuzas spektantojn diversaĝajn ĝis nun. Ofte spektaklojn ludis infanoj sen ia grava teatra praktiko kune kun profesiaj geaktoroj por prezenti siajn naivecojn kaj sincerecojn al rigardantoj kaj aŭskultantoj. Post la Dua mondmilito ŝi longatempe gvidis Porinfanan Muzikan teatron, kiu nun portas ŝian nomon.
Feliĉe plimulto de moskvaj teatroj konservas en siaj repertuaroj klasikajn teatraĵojn verkitajn de rusaj kaj eksterlandaj dramaturgoj. Verŝajne pro tio ties haloj estas ĉiam plenplenaj kaj ofte biletoj estas delonge disvenditaj.
d) literatura
Ne eblas aludi ĉiujn grandajn verkistojn kaj poetojn naskiĝintajn kaj verkintajn en Moskvo. Sed almenaŭ kvar tion nepre bezonas. Nomo de la unua -Aleksandro Puŝkin naskita ĉi tie en 1799. Dum sia mallonga vivo (li pereis 37-jara en duelo de kuglo elpafita de franco D`antes protektinte honoron de sia edzino Natalja) li verkis plurajn poemojn, versojn, prozaĵojn, el kiuj estas plej mondfame konata verso-romano "Eŭgeno Onegin". Ĝi kune kun 200 ceteraj liaj verkaĵoj estas tradukitaj en Esperanton.
La dua menciinda talenta verkisto Mikaelo Lermontov travivis ankoraŭ pli mallongan vivon kaj same pereis en duelo (1814-1841), kvankam oni ne povas diri, ke lia libra heredaĵo estas malpli valora ol la sama de Puŝkin. Li fakte estis infanteria oficiro kaj do verkado ne estis tute aprobinda okupo por li. Ankaŭ liaj ekstravagantaj koncepto kaj opinioj ofte malplaĉis al tiamaj aristokratoj. La caro ekzilis lin Kaŭkazon, kie tiam okazis milito, por ke li pereu.
Legante liajn diversformajn verkaĵojn ( versojn, prozaĵojn, poemojn ktp) tre malfacile percepti lin kiel junulo, ĉar estas evidente, ke la verkisto profunde konis priskribatajn temojn kaj do personoj de liajа verkoj ŝajnas efektiveа realaj. Lia romano "Heroo de nia tempo" ankaŭ estas tradukita en Esperanton.
La tria granda rusa verkisto povis esti vera avo por la du supre menciitaj,
ĉar li travivis 82 jarojn. Lia nomo estas grafo Leo Tolstoj. Kvankam li naskiĝis apud
Moskvo en Jasnaja Poljana (lumigita arbarkampeto), sed plurajn siajn
prozaĵojn li verkadis en Moskvo. Ĝis nun lia moskva bieno funkcias kiel
muzeo.
Fjodor (Teodoro) Dostojevskij estis
la dua filo de milita kuracisto oficinta en Mariinskaja malsanulejo situanta
apud unu el plej belaj lokoj de Moskvoа - Marjina Roŝĉa. Tie li travivis
siajn infanecon kaj junecon. Kiel eminenta verkisto li famiĝis jam en Sankta
Peterburgo.
e) muzika
Certaj muzikaĵoj kaj muzikiloj samkiel la nacia lingvo estas plej esencaj reprezentantoj de iu popolo, laŭ kiuj ekspertoj povas difini ties nacian apartenecon. Muziko en Rusio evoluadis dum jarcentoj en du ĉefaj branĉoj: klasika kaj popola. Atingoj de rusaj muzikistoj kaj kantistoj en klasika stilo estas nun mondfame konataj. Multaj rusaj grandmajstroj instruas muzikon enlande kaj tutmonde de Usono ĝis Japanio. Same prosperas popola muziko, kiu estas parto de rusa folkloro.
Ekde mezo de la 19-a jarcento ekzistas profesiaj muzikaj ensembloj,а kiuj ludas naciajn muzikilojn: bajan kaj garmoŝka (diversformaj harmonikoj),а balalajka (trikorda ilo kun triangula ujo kaj tenilo por fingroj), roĵok (korno, kiu venis de paŝtistoj), gusli (multkorda ilo simila al citro) k.a.
En Moskvo muzikaj amatoroj povas trovi plurajn ejojn laŭ sia gusto kaj amuziĝi tie. Kelkaj moskvaj muzeoj prezentas ĉion rilatan al la rusa muzika arto kaj agadon de grandaj rusaj muzikistoj:Borodin, Ĉajkovskij, Raĥmaninov k.a.
Ofte en Moskvo okazas diversaj muzikaj konkursoj kaj festivaloj, kies prestiĝo estas tre alta en la mondo. Ĉiuj gajnintoj ege fieras pro ĉi tieaj sukcesoj.
7. Finvortoj
Mi tute ne estas certa pri enhava perfekteco de la eseo, kiu eble plene kontentigos ne ĉiujn demandojn de interesiĝontoj pri Moskvo kaj Moskva, sed ne forgesu tion, ke ĝi estas mia unua verko, kiu ŝajne meritas indulgon. Mi atendos rimarkojn, opiniojn kaj konsilojn de legontoj, kiuj kun danko estos akceptitaj kaj laŭbezone responditaj.
Antaŭ iom da jaroj en Rusio kaj en la mondo estis tre populara kaj ĝis nun ŝatata lirika kanto "Apudmoskvaj vesperoj" (esperantigis K.Gusev), kiu laŭ mia opinio taŭgas por fini la rakonton kaj prezenti tre malgrandan fragmenton de la granda rusa civilizacio.
Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur`
Ĉio dormas nun tie ĉi.
Kiel ŝatas ja, se vi scius nur,
Apudmoskvajn vesperojn mi.
Iom plaŭdas flu` kaj ne plaŭdas plu,
Plenas de arĝent` la river`.
Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu
En mallaŭto de la vesper`.
Kial, kara, vi kapon klinas pli
Kaj oblikve rigardas min?
Ĉu esprimas mi, ne esprimas mi,
Kio ardas en la anim`...
Kaj alvenas jam la matena hor`
Brilas ruĝa aŭrorlini`...
Tenu en memor`, tenu en la kor`
Apudmoskvajn vesperojn ni.
En Rusio ekzistas proverbo "Estas pli bone unufoje ekvidi ol centfoje aŭdi". Mi opinias, ke ĝi estas tute korekta kaj do venu Moskvon kaj vidu ĝin!
Mi mem estos tre feliĉa, ke via vizito okazos dank` al mia modesta
kontribuo kaj estos plezura tempopasigo.
Lebedev Vladimir
а2001, 2002, 2003
esperanto2@narod.ru
P.S. Bonvolu sciigi aŭtoron pri via deziro elŝuti kaj publikigi la eseon.
а
а
а
а
а